Skip to main content

Full text of "(BitArkivo.org) La karavelo - Numero 16, Junio (2009)"

See other formats


La Karavelo 


n-ro 016 
junio 2009 


Beletra Esperanto-Revuo pri la Portugallingva Literaturo 


Fondita de Joao Jose Santos f en PortugaIio f en oktobro 2007 



Homa perlo: la araba lingvo ■=> paĝo 6-8 





La Karavelo n-ro 016 


2 



1 Kovrilo: 

Homa perlo: La araba lingvo. 


El la redaktejo 


2 Enhavo - Kolofono 


El la redaktejo 


3 Ĉefartikolo: Joao Jose Santos 

Esperanto plu estas uzata 
inter la spiritistoj. 

5 Fernando Pessoa: Joao Jose Santos 

Mesaĝo (35-a poemo) 


6 Homa perlo: La araba lingvo. (eseo) 
9 Iliado latina (2) (poezio) 

13 Bukareŝto (poezio) 

13 777 poemoj pri majo (poezio) 

14 Pal Gyulai: 

En Leanyfalu (poezio) 

15 Sylla Chaves... (funebre) 

17 Machado de Assis: 

Bonan tagon! (kroniko) 

19 Alfredo de Mesquita: 

La maizbulkoj (rakonto) 

22 Universalaj Kongresoj de Esperanto 
(5-a - 1909) (historio) 


Wael Al-Mahdi 
Gerrit Berveling 
Luiza Carol 

Nikolaj Neĉaev 
TiborJ. Szabadi 


Renato Corsetti 
Joao Jose Santos 

Francisco Wechsler 


Eduardo Novembro 


Djalma Pessata 


La Karavelo 1-12 — 45 € 
du paperaj volumoj kun 12 revuoj 
formato proksima de A4 
kovrilo kolora, enhavo blankenigra 
en bonkvalita papero 


La Barko: La artikoloj enhavantaj la apudan bildon estas la plej facilaj 
por komencantoj. Uzu ilin por plibonigi vian lingvonivelon, aŭ 
tiun de viaj lernantoj. La vortoj de la artikoloj enbarkigitaj nur 
estos klarigitaj, se ili ne aperos en la Reta Vortaro: dP 
h tt p: //w w w. reta - vo rta ro.de/ re vo/ 

Responso: Pri ĉiu artikolo, ties gramatiko, enhavo, stilo kaj 
vortprovizo responsas la koncerna aŭtoro. 

Al blindaj homoj: Kunlaboru bv. por plibonigi la legadon de La 
Karavelo far blindaj homoj. 

Uzado de tekstoj el La Karavelo: Ne uzu tekstojn el la revuo La 
Karavelo aŭ el alia skribaĵo de LK en alia gazeto, sen antaŭa laŭcela 
permeso de la LK-direktisto. Havinte permeson por uzi tekston, ĉiam 
indiku la fonton. Ekz.: «El la revuo "La Karavelo", n-ro 9, junio 2008, 
paĝoj 5 ĝis 8». Nepre neniu havas la rajton iel modifi la tekstojn, aŭ 
resumi ilin. La permeso estas nur por revuoj, neniam por libroj aŭ por 
aliaj publikigaĵoj. 


Kolofono 


Konstantaj verkistoj. 

Djalma Pessata 
Eduardo Novembro 
Edvvard Jaŝkievvicz 
Francisco VVechsler 
Geraldo Mattos 
Gerrit Berveling 
Imre Szabo 
Irina Mironova 
Joao Jose Santos 
Leo De Cooman 
Luiza Carol 
Nikolaj Neĉaev 
Paulo Sergio Viana 
Roberto Ribeiro 
TiborJ. Szabadi 
Valentin Melnikov 


Direktas, redaktas, kompostas 

Joao Jose Santos 

Reviziistoj 

Kurt Fischer 

Luiza Carol - pri La Barko 
Valentin Melnikov 


Telefono (+351) 268 919 000 
PoŝTel. (+351) 960 13 15 15 

Retadreso lakara velo @gmail. com 
Retejo www. esperantopt.com 

Adreso 

LA KARAVELO - Dr. Joao Jose Santos 
Fonte Velha, caixa 3003 
7100-078 Estremoz - Portugal 

Recenzeblaj libroj 

estu sendotaj al la supra adreso. 

Reguloj 

Pri la principoj, labormaniero kaj reguloj 
de La Karavelo, nepre elŝutu kaj legu la 
dosieron Regularo de La Karavelo, el la 
ĉefa paĝo de nia retejo. Ĝi estas konstante 
aktualigata. 

La Katalogo de La Karavelo 
estas ĉiam aktualigita en 

www.esperantopt.com 


Karavelo 

© Joao Jose M. Q. dos Santos 


junio 2009 




La Karavelo n-ro 016 


3 


e/ /a redaktejo... 



Esperanto plu estas uzata 
inter la spiritistoj 


Esperanto en Forum Espirita 

Sekve de kelkaj kontaktoj, la forumestro 
de Forum Espirita (portugalia Spiritisma 
Forumo), invitis min respondi al demandoj 
pri esperanto kaj ĝin debati dum la monato 
de majo, en kiu esperanto estis la ĉefa 
diskuttemo de tiu forumo: 

http://www.forumespirita.net/ 

La debato estis tre varia. Tien mi sendis 
kelkajn tekstojn, videojn kaj muzikojn, 
klarigis pri la celoj de la esperantistoj, 
montris la avantaĝojn de esperanto por la 
spiritistoj kaj por la spiritisma movado, 
historiumis, debatis kaj argumentis... Kelkaj 
partoprenantoj memstare ne trovis intereson 
pri esperanto kaj tion ili asertis libere. Sed 
multaj interesiĝis pli kaj pli pri la lingvo de la 
amikeco, kiel mi ŝatas nomi nian lingvon. 
Kelkaj, kaj portugaloj kaj brazilanoj, volas 
aĉeti mian esperantan lernolibron por 
portugallingvanoj Esperanto em 30 ligdes, 
sed ĝi ankoraŭ ne estas preta. Baldaŭ. Pro 
konsilo mia kaj de aliaj homoj, kiuj jam 
konas la retejon Lernu, kelkaj el la 
partoprenantoj en tiuj debatoj eklernas 
esperanton en Lernu. 

Iu ajn scipovanta la portugalan povas legi 
tiun debaton. Por interveni estas necese 
registriĝi en la retejo. Post tiu sukcesoplena 
provo, la forumestro daŭrigis tiun debatejon, 
kiu estiĝis konstanta, por portugallingvaj 
spiritistoj interesiĝantaj pri esperanto. Tio 
estas ja tre bona, ĉar tiel esperanto estos 
ĉiam je la dispono de tiuj, kiuj emas al ĝi. Ja, 
oni ne devigu iun ajn lerni esperanton, sed 
oni donu la eblecon al la interesatoj ĝin lerni. 
Krom tiu debatejo en la portugala, la 
forumestro proponis al mi gvidi debatojn en 



FORUM ESPIRITA 






Lhm> EiplrRn mi>3 


Ei0lrhH 

Cllflif JflH em «fltf 


Esperanto 


Estudn <3« Maso 


Ĉefa paĝo de la forumo, en kiu oni informis, ke en majo 2009 la ĉefa 
diskuttemo estis esperanto. 


alia debatejo de la sama retejo. Ĉi tiu nova 
debatejo funkcios nur en esperanto, kaj la 
debatindaj temoj estas ekskluzive 
spiritismaj. 

Ĉu esperanto stagnas? Jes, ĝi stagnas, 
kiam oni ne laboras por ĝi. 


Esperanto en la spiritisma movado 

Brazilaj esperantistoj el San-Paŭlo asertas, 
ke daŭre esperanto estas instruata en multaj 
spiritismaj asocioj en la brazila subŝtato de 
San-Paŭlo. Same okazas en aliaj brazilaj 
subŝtatoj. Ne malofte okazas en Brazilo, ke 
neesperantisto lernas esperanton en la loka 
spiritisma asocio. La brazilaj spiritistaj 
esperantistoj laboras tiel multe por 
esperanto, ke eĉ estas necese klarigi al 
kelkaj neinformitaj homoj, ke esperanto 
estas lingvo ne nur de spiritistoj, sed de 
multaj aliaj homoj. 

En Portugalio, la spiritistoj ankoraŭ ne 
alkutimiĝis akcepti kursojn kaj agadojn pri 
esperanto en siaj asocioj. Tamen, mi 
esperas, ke tiu kutimo iam enradikiĝos ankaŭ 
en Portugalio. Antaŭ 21 jaroj mi instruis 
esperanton en lisbona spiritisma asocio 
(Centro Esplrita Perdao e Caridade ), antaŭ 5 
jaroj en transmonta spiritisma asocio 
{Associagao de Estudos Psfquico-Espirituais 
de Braganga), kaj antaŭ 4 jaroj en alia 
lisbona spiritisma asocio {Centro Espirita 
Casa do Caminho). Mi ne konas aliajn 
kursojn efektiviĝintaj en portugaliaj 
spiritismaj asocioj. 

La motivoj, kiuj gvidas la spiritistojn al 
esperanto, estas diversaj, sed en la unua 
loko estas la ideo pri frateca interkompreniĝo 


junio 2009 










La Karavelo n-ro 016 


4 


kaj interrilato inter la homoj, la ideo pri 
tutmonda paco, finfine la ideo, kiu motivis 
Zamenhofon krei esperanton. 


La lingvoj de spiritismo 

Spiritismo naskiĝis en 1857 en Francio, 
kiam Allan Kardec publikigis La libron de la 
spiritoj. Sekvis aliaj libroj de la sama aŭtoro 
kaj de aliaj, ankaŭ en la franca. Poste aperis 
aliaj verkoj en la rusa, angla, itala kaj en 
aliaj lingvoj. Rapide ĝi disvastiĝis tra aliajn 
landojn, kaj trovis la plej bonan kreskigan 
grundon en Brazilo. Do, la plej granda parto 
de la unuaj spiritismaj verkoj aperis en la 
franca, kaj la plej granda parto de la verkoj 
de la 20-a jarcento en la portugala. Kelkaj 
spiritismaj verkoj estas tradukitaj al multaj 
aliaj lingvoj. 


Uzo de esperanto kiel perlingvo por la 

disvastigo de spiritismo 

Esperanto jam komencis ludi gravan rolon 
en la disvastigo de spiritismo, sed, tre 
bedaŭrinde, multaj spiritistoj ne konscias pri 
tio. Pro tiu motivo, la uzado de esperanto en la 
spiritisma medio ankoraŭ kuŝas nur en la 
tradukado de la spiritismaj libroj. La spiritismaj 
internaciaj kongresoj povus uzi esperanton kiel 
rilatlingvon, sed kelkaj decidpovaj spiritistoj 
ankoraŭ ne komprenis tion. 

Unu el la plej belaj kaj plej konataj 
spiritismaj rakontoj nomiĝas Nia Hejmo (port.: 
Nosso Lar). Tiu verko estas tradukita al multaj 
lingvoj. La japana traduko efektiviĝis danke al 
esperanto, kiu funkcis kiel perlingvo, aŭ 
pontolingvo, en la traduka proceso. 

Ne eblas ne mencii la elstaran traduk- 
laboron de la hungaro Tibor J. Szabadi, 
ankaŭ li kunlaboranto de La Karavelo ekde la 
unua horo. Li delonge tradukas la 
spiritismajn verkojn al la hungara, uzante 
esperanton kiel perlingvon. En ĉi tiu paĝo, 
aprezu la kovrilon de La libro de la spiritoj, 
tradukita de li en la hungaran, pere de 
esperanto. Szabadi ĝis nun tradukis el 
esperanto al la hungara la sekvajn 
spiritismajn verkojn, ĉiuj eldonitaj en Brazilo, 
escepte de la lasta: 

Memoraĵo de sinmortiginto; 

Vivo feliĉa; 

La semisto; 

La libro de la spiritoj; 


Allan Kardec 



A SZELLEMEK 
Konyve 


Kovrilo de La libro de la spiritoj, de Allan Kardec, 
en la hungara, tradukita de Tibor J. Szabadi uzante 
esperanton kiel perlingvon. 


Historio de la spiritismo; 

Kristana agendo; 

La evangelio laŭ spiritismo; 

Tio okazis inter la jaroj 2000 kaj 3000; 

kaj aliaj verkoj, kiuj ankoraŭ ne aperis 
libroforme. 

Krom tio, li faris tradukojn, al la hungara, 
de aliaj verkoj kaj poemoj, kaj li skribis 
diversajn lingvikajn librojn. En ĉiuj verkoj, 
esperanto ĉiam iel ludis rolon. Li ankaŭ 
tradukis poemojn, verkojn ktp., el la hungara 
al Esperanto. 


Konkludo 

Ĉiuj devas agnoski pro justeco, ke la 
spiritistoj ĉiam estis, ekde la unuaj tempoj de 
esperanto, laboremaj pioniroj en la disvastigo 
kaj instruado de esperanto, kompreninte, ke 
esperanto estas la plej taŭga komunikilo por 
la konstruo de pli bona mondo. n 

Rakontoj por ĉiuj aĝoj 

Luiza Carol 

A5 - 167 paĝoj - 26 bildoj 
16 eŭroj plus sendokostoj 
mendu al: lakaravelo@gmail.com 



junio 2009 











La Karavelo n-ro 016 


5 



Mesaĝo - de Fernando Pesoo 

Joao Jose Santos 
tradukis el la portugala 



KVARA - LA FORTUNAJINSULOJ 

Kiu voĉ' sonas en 1' ondoj? 

/V 

Gi ne estas la marvoĉo. 

Estas ies voĉ' al ni, 
sed silentas ĝi tuj kiam 
ni atente ĝin aŭskultas. 

Nur kiam ni duondormas, 
senatente ni aŭskultas, 
kaj ĝi nin diras 1' esperon, 
al kiu ni dormridetas, 
kvazaŭ dormanta infano. 

Jen la fortunaj insuloj. 

Jen teroj de la mal-loko, 
kie la Reĝo atendas. 

Tamen, se ni ekvekiĝas, 

1' voĉ' silentas, nuras 1' maro. 


n 


Rakontoj por ĉiuj aĝoj 

Luiza Carol 

A5 - 167 paĝoj - 26 bildoj 
16 eŭroj plus sendokostoj 
mendu al: lakaravelo@gmail.com 



junio 2009 







La Karavelo n-ro 016 


6 



Homa perlo: La araba lingvo 

Wael Al-Mahdi 


Mi estas la maro. Eri mia ventro 
kaŝiĝas perloĵ. Nu, cu vi demandis 
al la perl-ĉasisto pri miaj trezoroj? 

Hafiz Ibrahim 


La araba estas vaste parolata lingvo. Pli ol 
300 milionoj da homoj, en la araba mondo, 
parolas ĝin. Ĝi havas klasikan skribformon, 
ĉie unuforma, kaj sennombrajn regionajn 
dialektojn. En Unuiĝintaj Nacioj, en 
Internacia Islama Konferenco, kaj eĉ en 
Internacia Poŝta Asocio, ĝi estas oficiala 
lingvo. Ĝi estas la perlingvo de la islama 
sankta libro, la Korano, kaj jam de 1400 
jaroj Islamanoj, mult-lingvaj^ kaj mult- 
kulturaj, lernas kaj uzas ĝin. Ĝia literaturo 
estas olda kaj vasta: poezio, prozo, scienco, 
historio. Male al multaj modernaj eŭropaj 
lingvoj, ĝi estas la sama lingvo laŭlonge de la 
tempo. Tio signifas, ke moderna arab- 
lingvano povas legi, kion skribis ties prauloj 
de la 7-a jarcento, tra la mezepoko, ĝis nia 
tempo. Tio donas intelektan, emocian, kaj 
spiritan partoprenadon en la antikva mondo, 
kiu multe influis la nian. 

La vasteco de la araba mondo sendube 
kontribuas al la grandeco de la lingvo, kiu 
donis al ĝi sian nomon. Dudek tri landoj, 
ekde Araba Golfo ĝis Atlantiko parolas ĝin. 
En tiu vastega ter-strio ĝi kovras multegon 
da kulturoj, historioj kaj geografioj. En unu 



Wael Al-Mahdi 

naskiĝis en 1980 en la arab-golfa insulo, en 
la reĝlando de Barejno. Infanaĝe li loĝis en 
Usono kaj poste en Mezoriento. Lernis li 
Esperanton antaŭ pli ol 12 jaroj. Ŝajnas 
esti Wael la sola esperantisto en Barejno. Li 
diplomiĝis kiel dentisto kaj nun li laboras en 
sia hejmlando Barejno. Wael partoprenis en 
Universala Kongreso de 2003 en 
Gotenburgo, kaj ankaŭ en la unua 
esperantista Mezorienta Kunveno en 
Amano, Jordanio, en 2008. Li ŝatas 
lingvojn, historion, kulturon, sciencon kaj 
psikologion. n 


ekstremo jen Barejno, malgranda insulo 
kuŝanta en la salaj akvoj de Golfo, kie la 
araba forprenis la mantelon de la akada 
lingvo, en tempoj antaŭ-memoraj. En la alia 
ekstremo, jen Maŭritanio, forprenita el la 
Berberoj kaj asimilita de la araba kulturo. En 
Sirio, Egipto kaj Mezopotamio, la araba 
daŭrigis antikvajn kulturojn, en multaj kazoj 
repreninta la rolon de parencaj semidaj 
lingvoj, kiel la aramea en Levanto kaj la 
kopta en Egipto. 

Pro la nehaltigebla potenco, kiun donis 
Islamo al la araboj de la 7-a jarcento, ili 
eksplodis sur la internacian scenon, portantaj 
la Vorton de Dio kaj ŝanĝantaj kulturojn. En 
la proceso, multaj regionoj atestis lingvan 
transformiĝon. Egipto, Levanto, Libano, 
Nordafriko, kaj ĉiuj regionoj ekster Araba 
Duoninsulo, laŭgrade kaj senrevene, 
transformiĝis en arablingvajn landojn. En la 
Levanto, kun kiu la Araboj antaŭ-islame 


junio 2009 





La Karavelo n-ro 016 


7 



engaĝiĝis en ampleksa komerco dum 
jarcentoj, la araba lingvo ne estis fremda. Ni 
rememoru, ke la araba estas parenca kun la 
aramea, semida lingvo, kaj kun ĝiaj idoj, t.e. 
la siriaka kaj la asiria, en Irako. La hebrea, 
sankta lingvo de la judoj, estas ano de ĉi tiu 
familio. Oni ne forgesu mencii aliajn gravajn 
anojn, kiel la akada, lingvo de treege antikva 
kulturo, kaj la fenica, la lingvo de tiuj 
geniuloj, kiuj inventis la alfabeton. 

Sed la arablingva influo ne nur tuŝis la 
semidlingvajn regionojn. Ironie, kaj kun 
inverso de procesoj, la araba vaste influis la 
persan lingvon. Antaŭ-islame, la persa 
kulturo estis tre influpova, kaj je limigita 
mezuro influis la araban lingvon. Pri tio 
atestas vortoj kiel ĥuda (kasko), askar (el 
laŝkar, armeo), haudaĝ (kamel-seĝo), kaj eĉ, 
laŭ oni diras, din (religio; el la persa radiko 
den_: scio, saĝeco). Al tio oni povas aldoni 
kelkajn post-islamajn pruntaĵojn, grand- 
parte rilataj al novaj kulturaj kontribuoj kaj 
artikloj. Sed la persa mem, post la 
enkonduko de Islamo, verdire tute diluviĝis 
ricevante multegajn arabajn vortojn. 
Nuntempe spertuloj taksas, ke 50% el la 
moderna persa vortaro estas arabdevena. 
Kun la adopto de la araba alfabeto, la persa 
depruntis enorman nombron da arabaj 
vortoj, kovrantaj ĉiujn aspektojn de la 
esprim-kampo: religiajn kaj sciencajn 


terminojn, abstraktajn vortojn, grandegan 
nombron da verbo-substantivo paro, kaj eĉ 
ĉiutagajn vortojn. Al la lasta kategorio 
apartenas vortoj, kiel vaqt (tempo), fekr 
(penso), ensan (homo), kaj fahmidan 
(kompreni). 

La persa, nun amika de la araba kaj 
agenta de ĝia influo, siavice vaste ŝanĝis la 
vortaran pejzaĝon de aliaj lingvoj: la turka, 
la urdua, la azerbajĝana, la uzbeka, la 
ujgura. Ĉi-lasta estas la lingvo de la islamana 
minoritato en la nordokcidento de Ĉinio, kaj 
la plej ekstrema azia limo de la islama 
mondo. Ĉiuj tiuj islamaj lingvoj ellevis 
grandan parton de siaj vortoj el la persa, nun 
nomitaj pers-arabaj vortoj. Tiel ili enkorpiĝis 
kaj fariĝis organa parto de la persa. Tiaj 
komunaj vortoj inkluzivas, en la turka, la 
vortojn devlet, millet kaj vatan (arabe 
daulat, milla kaj watan: ŝtato, nacio kaj 
patrujo respektive; ili estas parto de la turka 
nacia devizo). Konataj de la eŭropanoj estas 
la turka koncepto de kismet (qismat: sorto, 
destino, ordonitaj de Dio). En la urdua, oni 
trovas pers-arabajn vortojn, kiel aql (menso, 
racio), qaum (nacio), zamir (konscienco), 
admi (viro, homo, Adamido), kaj prepoziciojn 
kiel baad (post) kaj taht (sub); kaj eĉ la 
vorto aurat "virino", kiu bedaŭrinde en la 
origina araba signifas "kaŝinda aĵo", kiel 
ekzemple la privataj kaj kaŝindaj organoj. 


junio 2009 





La Karavelo n-ro 016 


8 


Ĵetante rigardon sur la vikipedian eldonon de 
la ujgura lingvo, oni vidas arab-persajn 
vortojn kiel qeder (kiomo), hazir (preta), 
mezmun (enhavaĵo) kaj ziyaret (vizito). Ni 
turniĝu al la araba literaturo. Fakte, la 
modernan formon de la araba, en gramatiko, 
prononco kaj vortaro, komencis kaj establis 
la Korano. Kiel la islandaj sagaoj, la Korano 
fiksis la antikvan lingvon kaj igis ĝin ankoraŭ 
komprenita al la islamanoj de la 21-a 
jarcento. El antaŭ-islamaj epokoj, oni 
ankoraŭ havas perlojn de la araba poezio, 
kiel la 7 Penditaj Odoj, fiksitaj de la paganaj 
araboj sur la Kaabo mem (sankta kub- 
konstruaĵo en la sankta urbo de Meko). Jen 
kiom ili adoras poezion kaj poetojn. 
Mezepoke, la araba iĝis perlingvo de vastega 
imperio. Sciencistoj, literaturistoj kaj 
religiuloj uzis ĝin por edifi siajn verkaĵojn. 
Multaj grekaj verkoj estis konservitaj en 
arabaj tradukoj. Ja araboj, arablingvaj 
persoj, berberoj, baratanoj kaj aliaj brakumis 
la antikvan saĝecon kaj aldonis plian saĝecon 
al ĝi. En Persio, iuj persoj fariĝas pli 
arablingvaj ol la araboj mem, kaj fakte ili igis 
la araban la sia lingvo, brakumante ĝin kiel la 
nunaj afrikanoj brakumas la koloniistajn 
lingvojn. Matematiko, fiziko, filologio, muziko 
kaj medicino floris per la araba. Arablingvaj 
aŭtoroj, multaj el ili pers-originaj, levis la 
araban al nova nivelo de esprimkapablo. 
Arablingvaj judoj ankaŭ kontribuis al tio, kiel 
la fama Andaluziano Majmonido. La kristanoj 
havis grandan rolon: en Libano, apartenis al 
ili la tasko modernigi kaj renovigi la araban, 
donantaj al ĝi pli freŝan stilon. La kristanoj 
de Libano kaj Sirio, krome, neniam hontas 
nomi Dion Allah, same kiel la islamanoj. En 
la moderna epoko, la araba daŭras vigla kiel 
literatura lingvo, kaj la mondo finfine 
agnoskis tion, per la atribuo de la 
nobelpremio al la egipta romanisto Nagib 
Mahfuz. 

En la epoko de interreto kaj de rapida 
komunikado, kiel fartas la araba? La 
okcidenta mondo nur lastatempe konsciiĝas 
pri la graveco de la araba mondo, kaj nur laŭ 
negativa maniero. La doloregaj teror-atakoj 
de la 11-a de septembro katalizis la 
arablingvan instruadon en la Okcidento, kaj 
granda parto el tio pro celoj de 
"inteligenteco." Almenaŭ la bona aŭguro 
estas, ke la araba ne ŝrumpas. Ĝi ankaŭ ne 
multe kreskas, sed evidente ne ekzistas 



minaco kontraŭ ĝi, kaj do ĝi ne perdas la 
kampon al aliaj pli fortaj lingvoj. Sed 
samtempe, io bezonas vigliĝi: la araba 
literaturo estas ne tiom sana kiel antaŭe. 
Kien foriris la granduloj, kiel Taha Husejn kaj 
Gibran Kahli Gibranl? - krias la puristoj. En 
post-moderna tempo, gustoj ŝanĝiĝas. Alt- 
kvalitaj literaturaj eldonaĵoj laŭgrade pereas, 
poezio stagnas, romanoj de aĉaj skribistoj 
estas truditaj sur la publikon, kaj la televizio 
reĝas. Ĉu oni esperu? Jes, se oni sekvas la 
vortojn eldiritaj, pri la araba, de alia 
grandulo, Hafiz Ibrahim: Mi estas la maro. 
En mia ventro kaŝiĝas perloj. Nu, ĉu vi 
demandis al la perl-ĉasisto pri miaj trezoroj? 



junio 2009 





La Karavelo n-ro 016 


9 



ei Iliado Latina 

anonima 


Gerrit Berveling 
tradukis el la latina 


(2-a parto - sekvo el La Karavelo n-ro 15) 


Tetisa petas ke Jovo iel venĝu Ahilon 

Kaj kun harar' senorda, ŝi petas ĉe I' Reĝa genuo: 
«Jen mi patrin' pro la filo alvenas ĉi tie petegi, 

Patro de I' Dioj: venĝu vi min kaj mian karegan 
90 Kontraŭ tiu Atrid'; ĉar alie - se // permesiĝos 

Ke I' amatinon de mia Aĥil' li senpune misuzos - 
Mortos hontinde la virt' venkita de I' fia libido.» 

Jovo jenon respondis: «Formetu ĉi tristajn lamentojn, 
Granda mara Diin', mi mem min ŝarĝos per tio. 

95 Vi nun ekiru konsoli de I' filo la koron ĉagrenan.» 

Diris li. Ŝi tra I' aero leĝera ĉiela reflugis 

Al la konata strand', preferata ondar' de I' fratinoj. 

kverelo inter Junona kaj Jovo 

Sed ofendiĝis Junona: «Ĉu, kara edzo», ŝi diris: 

«Tiom valoras Tetis', - al Aĥilo ĉu tiom ŝuldiĝas, 

100 Ke pereigi vi volas miajn amatajn Aĥivojn 

Kaj revivigi la Trojajn fortojn? Mi ja nomiĝas 
Via edzin' kaj mi portas la nomon de kara fratino! 

Tio do 'stas via dono al mi? Ĉu do tiel vi amas?» 
Tiavorte ŝi Tondrodion kolere akuzas 
105 Kaj siavice liajn riproĉojn ŝi same suferas. 

Fine, pro interven' de Vulkano, kverelo ĉi ĉesis 
Kaj la Patro de I' Dioj dissolvis I' Olimpan kunsidon. 
Intertempe subiĝis la Sun' post trakuro ĉiela 
Kaj per riĉaj bankedoj la Dioj prizorgis la korpon; 

110 Poste la liton ili ekserĉis kaj ties plezurojn. 




la Dormo ordonas al Agamemnono 

Estis nokto, tutaĉiele brilis la steloj, 

Kaj la homojn sonĝo katenis kaj same la Diojn, 

Kiam potenca Dipatro la Dormon alvokis kaj voĉis: 
«Ek do, descendu aere, ho vi plej senpeza de I' Dioj, 
115 Kaj en rapida flugad' kampadejon Grekan aliru. 

Dum ĝia estro dormas sub via peza agrablo, 

Donu al li ĉi ordonojn: kiam morgaŭ matene 
Jam leviĝis Titan' 1 kaj la tago forpelis la nokton, 

Tuj li la siajn armigu, tuj malamikon ataku.» 


1 La Suno. (GB) 


junio 2009 











La Karavelo n-ro 016 


10 


120 Sen hezit' fajnflugile la Dorm' tra I' aero forflugis 
Al la dormejo de Agamemnono: ties korpo 
Tie kuŝis malstreĉe, ripoze en dormo agrabla. 

Lin alparolis jen la pelanto de zorgoj kaj laco: 

«Reĝo Danaa, Atrido, vekiĝu! La Tondrodio 
125 Min ordonas fluge alporti al vi ĉi ordonojn: 

Aŭdu: kiam Titan' el la maro matene aperos, 

Vi ordonu la viajn fortabrake sin armi 
Kaj batalvice ekiri tuj al kampar' Iliona.» 

Diris li. Tuj tra I' aero, tra kiu li venis, li reis. 

Agamemnono decidas ataki Trojon 

130 Intertempe la sun' al la tero la lumon redonis. 

Tre mirigite de I' tasko, hero' Pelopsida kunvokis 
Ĉiujn gravulojn kaj klare eksplikis I' aferon al ili: 

Ĉiuj promesas la propran subtenon por la batalo 
Kaj instigas la estron. La reĝo pervorte laŭdis 
135 Ĉies kuraĝon samtempe dankante al ĉiuj egale. 

Tiam Tersito (tiu plej hida persono ĉe Trojo, 

Tiu plej fia en siaj esprimoj!) leviĝis kaj nepre 
Negis, ke indas batali, kaj hejmen navigi konsilis 
Retro patrujen: sed Odise' - konsilanto famega - 
140 Vorte lin skurĝis kaj forte tradraŝis per sceptro ebura. 
Ho, erupciis tiam kverelo: ĉiuj ekflamis, 

Preskaŭ ili ekkaptis I' armilojn. ĉisstele leviĝis 
Krioj kaj ĉiujn kuntrenis blinda emo batali. 

Fine, per sia saĝeco oldula, Nestoro sukcesis 
145 Tutan I' amason rekvietigi per kalmaj konsiloj, 

Kaj li revokis en ĉies memoron la antaŭdiron 
El tiu tempo, en kiu Aŭlide aperis serpento, 

Kiu sur arbo unue formanĝis ok etajn birdidojn 
Kaj al ĉi morto de I' idoj aldonis ilian patrinon, 

150 Kiu per korpo senpova klopodis por ilin defendi. 

Diris I' oldulo: «Aĥivoj, mi foje refoje ripetas: 

'stas nun la jaro deka, pri kiu parolis Kalĥaso: 

Trojo falos ĉi-jare pro venkaj Grekaj armiloj!» 

Ĉiuj hurais, laŭdis la saĝon de I' aĝa Nestoro 
155 Kaj la kunveno subite disiĝis. Armojn prepari 

L' estro ordonas, kaj mense kaj korpe sin batalpretigi. 
Kiam la posta tago dispelis la ombrojn silentajn 
Kaj la Titan' el la mar' aperigis la sunan kapon, 

Tuj la fiera Atrido ordonis la siajn sin armi 
160 Kaj batalvice ekiri, ek al kampar' Iliona. 


Rakontoj por ĉiuj aĝoj 

Luiza Carol 

A5 - 167 paĝoj - 26 bildoj 
16 eŭroj plus sendokostoj 
mendu al: lakaravelo@gmail.com 



junio 2009 



La Karavelo n-ro 016 


11 


alvoko de la Muzoj 


la t.n. ŝipokatalogo 2 

Jen unue la princ' Peneleo, Lejto la forta, 
Arkesilao la brula, Protoenor' kaj Klonio 
El Beotio kondukis siajn kvindek ŝipojn 
170 Kaj per forta remil' ili batis la ŝaŭmajn ondojn. 

Poste jen Agamemnono, devena el urbo Mikeno, 
Kiun por estro elektis la tuta Grekar' batalonta: 

Li kunportis cent ŝipojn plenajn je bonaj soldatoj; 
Kaj Menelao lin sekvis kun sesdek ŝipoj, brula 
175 Pro batalemo; same feroca Agapenoro. 

Lin apudis la fida Nestor' kun enkore lerteco 
Kaj potenca konsil', kune kun la fila duop' li 
Iris militi, ŝirmate de siaj sesdek ŝipoj. 

Kaj Sĥedio la forta kaj potencul' Epistrofo, 

180 Gloro de I' Mirmidonoj, du duraj militokverkoj, 
Plugis la larĝajn akvojn per sia ŝipa kvardeko 
Kaj Polipeto kaj Leonte' dufoje dudekon 
Igis navigi plenajn je bone trejnitaj soldatoj. 
Estroj kiel Stenel', Eŭrialo kaj batalforta 
185 Tid' 3 tramuelis per forta remilo la marebenaĵon: 

Ili ŝarĝis eĉ okdek ŝipojn per siaj soldatoj. 
Askalaf' la potenca, Jalmeno - ambaŭ kuraĝaj - 
Tridek ŝipegojn per remistoj muskolaj plenigis, 

Kaj Ajaks', la plej forta el Lokro, duoble dudekon 
190 Preta faris da ŝipoj; simile Eŭhemonido; 

Ilin maldiste la Greka rempar'Aĥil'akompanis: 
Kun kvindek' li navigis brave tra I' panjaj ondoj 4 . 
Iris tie Tesalaj junuloj Fidip' kaj Antifo 
Kaj per trideko da kiloj boris la maran profundon, 
195 Kaj kun ŝipa triop' la marglaton traboris Teŭkro 
Kaj el Rodis' Tlepolemo kun naŭo; lin ege heroe 
Sekvis Eŭmel', foririnta kun flot'je nur unu ŝipeto 
Malpli granda ol havis Ajaks', Telamid' Salamisa 5 . 



Nun vi, ho Muzoj (ĉar kiom ne scias vi tute detale?), 
Donu la nomojn de I' estroj kaj ties famaj prapatroj 
Kaj la dolĉajn patrujojn: tio ja 'stas via tasko. 

Diru ni, kiom da ŝipoj ĉiu Trojen venigis 
165 Kaj V entreprenon elfinu ni: ho Apolono estu 
Nia patron' kaj li ĉiudetale volonte nin helpu. 


2 Kvankam por ni nunuloj eble sufiĉe seninteresa, tiu ĉi "ŝipo-katalogo" en la klasika epoko estis tre fama. Ekzistas en 
la Greka eĉ pluraj versioj; ĉar multaj Grekaj urboj provis pli poste iel enŝovi ankaŭ sian nomon en ĝin, por kvazaŭ 
pruvi sian praecon: se jam ĉe Homero oni estis konata ... ĉu ne? (GB) 

3 Ritmokiale mi ŝanĝis Tideon en Tidon. (GB) 

4 La patrino de Aĥilo estas la mara Diino Tetisa. (GB) 

5 Ĉe Homero oni renkontas du Ajaksojn. La pli fama, Ajakso, filo de Telamono (aŭ Telamo) el Salamiso, fine de la Troja 
milito sinmortigis ĉar li sentis sin malhonorigita de Odiseo, kiam ne li - la granda heroo - sed la ruzulo Odiseo ricevis 
la armaĵojn de I' batalpereinta Aĥilo. La alia Ajakso estis filo de Oileo el Lokro. Ambaŭ kiel lokaj reĝoj kompreneble 
kunportis siajn proprajn soldatojn. (GB) 


junio 2009 









La Karavelo n-ro 016 


12 



Kaj Magnezia Protoo, la fil' Tentredona, kaj kun li 
200 Elefenoro, devena el vasta kamparo Eŭboja, 

Kaj Duliĥia Megeso, armile kaj mense mirinda, 

Kaj Toas', la Andremonido, el gento Etola: 

Ĉiuj ĉi tiuj po kvardek ŝipoj albataligis. 

Kaj la ruzul' el Itako 6 kunhavis dekduon da ŝipoj; 
205 Sekvis post li kun sama kvant' Telamido Ajakso, 

Tiu mirinda heroo; Guneo tuj poste ekvojis 
Per siaj dudek du al la tiom kruela milito. 

Idomeneo kaj (same el Kreta insul'!) Meriono 
'stis provizitaj per du kvardekoj da batalŝipoj; 

210 Kaj Menesteo, devena el fama gento Atena, 

Same multajn navigis kiel kuraĝa Aĥilo. 

Kaj Amfimaĥ' la fiera, Talpi' (Elide devenaj), 

Kaj Poliksen', kuraĝulo famega, kaj krome Dioro, 
Kune dufoje ŝarĝis soldate dudek ŝipojn. 

215 Protesilao kaj forta Podarko alportis samtiom 
Da ekipitaj ŝipoj, kiom Ajaks' Oilea; 

Kaj Peantido venigis da ŝipoj armitaj sepopon; 

Urĝe lin sekvis tuj Podalirjo kaj Maĥaono 
Kiuj fendis la marajn ondojn per tridek ŝipegoj. 

220 Sub ĉi gvidantoj soldatojn al Trojaj bordoj alportis 

Mil cent Grekaj ŝipoj plus plia okdek' kaj sesopo 7 . o 


www.esperantopt.com 


6 Odiseo. (GB) 

7 Tian tute nenaturan kalkulmanieron en poezio tiutempe oni tre ŝatis. (GB) 


junio 2009 





La Karavelo n-ro 016 


13 



Bukareŝto 

Delonge ondoj de la vivo portis 
min for de mia urbo Bukareŝt', 
sed tien, en la branĉon de saliko, 
revenas mia sonĝ' al sia nest'. 

Ĉar mi unuafoje flaris floron 
sub la ĉiel' de I' urbo Bukareŝt', 
kaj ĉar mistero kaptis mian koron 
unuafoje en tiea nest'. 

Delonge ondoj de la vivo portis 
min for de mia urbo Bukareŝt', 
sed tien, sub tegmento de lernejo, 
revenas mia pens' al sia nest'. 

Ĉar mi unuafoje legis vorton 
sub la ĉiel' de I' urbo Bukareŝt', 
kaj ĉar mi aŭdis iam poemeton 
unuafoje en tiea nest'. 

Delonge ondoj de la vivo portis 
min for de mia urbo Bukareŝt', 
sed tien, ĉe la bordo de la lago, 
revenas mia kant' al sia nest'. 

Ĉar mi unuafoje ploris, ridis, 

sub la ĉiel' de I' urbo Bukareŝt', 

kaj mi demandis sen respond' demandon 

unuafoje en tiea nest'. n 



Luiza Carol fotita de amikino. 
Parko de Bukareŝto (2002). 


Maja sekundo 

En ĉiu sekundo 
Pro varmaj radioj 
Naskiĝas abundo 
Da junaj folioj. 

En ĉiu sekundo 
Pli blankas paduso, 
Pli ĉeas hirundo, 

Pli ĉeas apuso. 

En ĉiu sekundo 
Pro multo da floroj 
Pli altas inundo 
De ĝojo en koroj. n 


Maja foliaro 

Per verda, viva, fajna faj' 
Skeleton arban volvas maj'. n 


Maja poplo 

Sub alto blua, 
Sub nuba herd' 
Por vivo plua 
Aperas verd'. 

Sub alto blua 
Ekverdas nun 
Folio glua, 
Printempa jun'. q 


Rakontoj por ĉiuj aĝoj 

Luiza Carol 

A5 - 167 paĝoj - 26 bildoj 
16 eŭroj plus sendokostoj 
mendu al: lakaravelo@gmail.com 



junio 2009 







La Karavelo n-ro 016 


14 



TiborJ. Szabadi 
tradukis e/ /a hungara 


En Leanyfalu 1 

Pal Gyulai 



Multe mi ĵetadis, trudmoviĝis... 

Sur la blua Szamos- bordo 2 mi naskiĝis. 
Retiriĝas, ho kioma memoraĵo, 

El arbar-monta pejzaĝo! 


Ankaŭ Maros 3 min bone konis 
Ĉe ĝi iam mia kanto sonis! 
Patrujamo kaj amoro 
Kunfandiĝis triste en anim' mia. 


Loĝis mi ĉe I' bordo de Spee 4 kaj Szajna 5 , 
Kie pri patrujo nur famon aŭdanta 
El feliĉo de popolo ĉi tia 
Forte mi sentis ĝin vundita. 


Estu salutata montpinto, burgruino, 
Kaj vi, Danubo ĉe hungar' landlimo. 
Nur rekte min plu kunportu... 

Juna Buda-Pest 6 estu salut'! 


Ektrovis pram-lokon mi fine, 

Mi bonajn, malbon-jarojn pasigis 
Aro da zorg' sen kvieto 
Pli da dolor', kaj ĝojero. 

Ondmuĝado de Danubo logas, 
Lacan animon mian vokas: 

Plu, en flor' insulo verda, 

Vilaĝeto, bosk' monteta. 

Akceptu min valo, juglandombroj, 
Gardu min kun birdflugil-ŝirmoj! 
Bona ripozloko, eĉ por tombo, 
Estu do, se estas devo. 

Lulu min melankolia riverondo, 
Birdo kantu sur prajuglando, 
Floranta montet' min kovru, 

Dum zefiro milde blovu! Q 



ĉi tie: 


Leanyfalu - Sorg vilao 


1 Hungara titolo: Leanyfalvan, 1881. Leanyfalvan estas urbeto en Hungario (proksime de Budapest). (TJSz) 

2 Rivero de Hungario kaj Rumanio. (TJSz) 

3 Rivero de Hungario kaj Rumanio. (TJSz) 

4 Rivero en Germanio. (TJSz) 

5 Rivero en Francio (france: Seine ). (TJSz) 

6 Ĉefurbo de Hungario (trafluas ĝin la rivero Danubo). (TJSz) 


junio 2009 




















La Karavelo n-ro 016 


15 




Renato Corsetti 


Sylla Chaves 

unu el la plej grandaj esperantistoj 
de la unua jarcento de Esperanto 


Estas ĉiam malfacile komenci artikolon pri 
mortinto. Aparte malfacila tio estas por mi, ĉar 
ĝis antaŭ kelkaj semajnoj mi estis 
korespondanta kun Sylla Chaves pri lia nova 
vortaro. La sola vera maniero por honori lin 
estas daŭrigi lian agadon. 

Sylla Magalhaes Chaves naskiĝis en 1929 
en la urbo Santana do Livramento en la brazila 
subŝtato Rio Grande do Sul. Liaj gepatroj estis 
ambaŭ poem-verkistoj kaj multlingvuloj, kio 
montras kiom gravas la familia fono por la 
posta evoluo. Kiam li estis ankoraŭ infano, en 
1937, la tuta familio transloĝiĝis al Rio-de- 
Ĵanejro. 

Laŭ tio, kion li mem rakontis, li ekkonis 
Esperanton, kiam li estis sep-jara pere de libro 
de la onklino, per kiu li ankaŭ memlernis ĝin. 
De tiam li decidis, ke kiam li estos pli granda, 
li lernos pli bone Esperanton, kaj en 1946 - li 
estis tiam 17-jara - li vizitis la sidejon de 
Brazila Esperanto-Ligo, kiu tiam estis en Rio- 
de-Ĵanejro. Tiun tutan jaron li lernegis 
Esperanton kaj pri Esperanto, kaj fine li estis 
aprobita en ekzameno de la rigora instruisto 
Porto Carreiro Neto, kaj ricevis la diplomon de 
profesoro aprobita. 

En la komenco de la 50-aj jaroj, Sylla 
Chaves unue studis juron en universitato en 
sia urbo. Poste li daŭrigis siajn studojn 
eksterlande: Komunikado en la Universitato de 
Stanfordo, en Usono, Politikaj Sciencoj en la 
Universitato de Parizo, en Francujo, kaj 
Kibernetika Pedagogio en la Universitato de 
Paderborno, en Germanujo. Li poste laboris en 
la sekretariejo de Unuiĝintaj Nacioj en Nov- 
Jorko kaj poste en Unesko en Parizo. 
Reveninte al Brazilo, li instruis dum pli ol 40 
jaroj Socian Komunikadon kaj similajn fakojn 
en la Supera Lernejo de Publika Administrado, 
starigita de la Fondaĵo Getŭlio Vargas. 



Sylla Chaves (stare) kun Tŭlio Flores (side), en la 2-a Konferenco de 
Brazila Esperanto-Ligo (februaro 2009). 

(foto ĝentile cedita al LK 
far Francisco Wechsler) 


Ĉefe pro siaj verkoj, li estis konata kaj 
respektata en la Esperanto-mondo. Sam- 
tempe li estis ankaŭ vera aktivulo, kaj dum la 
tuta vivo tre ligata al Brazila Ligo de 
Esperanto, kies prezidanto li estis en la jaroj 
de 1978 ĝis 1982. Li ankaŭ membris en la 
Akademio Internacia de la Sciencoj de 
Sanmarino, kaj en Akademio de Esperanto de 
1986 ĝis 1992. Post tiam li restis 
korespondanto de la Akademio de Esperanto. 
La unuaj listoj de radikoj, kiuj post longa 
kribrado iĝis la 9-a Oficiala Aldono, venis de li. 
En la jaro 1992 li estis ankaŭ elektita honora 
membro de UEA. 

Generacioj de lernantoj lernis per liaj 
sennombraj libroj kaj instruaj diskoj. Li estis 
pioniro pri la uzo de modernaj instruaj helpiloj 
(bendoj, diskoj, koloraj bildoj, ktp.). Inter liaj 
plej konataj verkoj estas la disko Brazilo 
kantas por pli bona mondo (1970), Brazila 
Esperanta Parnaso (2007), Oportuna 
Poŝvortaro (2008) kaj la kurso Aŭdu kaj 
Lernu, kies radia versio estis dissendata de la 
Radio Rio de Janeiro. 

Li estis homo kun simplaj gustoj kaj kun 
forta personeco. La forto de lia personeco iĝis 
evidenta, kiam li defendis siajn starpunktojn 
tre elokvente. Li estis, laŭ la homoj, kiuj multe 
rilatis kun li, malavara ĝis elstaraj ekzemploj 
de vera materia kaj morala helpego. 

Ankaŭ tion konsideris la homoj, kiuj decidis 
aljuĝi al li la premion Onisaburo Deguchi dum 
la Universala Kongreso en Bergeno, 
Norvegujo, en la jaro 1991, pro la agado 
favora al la monda interkompreniĝo kaj paco. 


junio 2009 








La Karavelo n-ro 016 


16 


En la lasta periodo de sia vivo, li estis 
laboranta por nova vortaro kune kun multaj 
kunlaborantoj, unu el kiuj estis mi. 

Mi lasas al homoj pli kapablaj juĝi lian 
verkistan talenton, ĉefe lian tradukadon de 
multegaj brazilaj poemoj kaj kantoj. Mi mem 
povas juĝi nur lian vortaristan agadon, kaj tiu 
estas elstara. Mi ĵuĝas ĝin tia, ĉar mi 
konsentas pri la principoj, kiujn li sekvis. En 
recenzo pri lia Oportuna Poŝvortaro mi skribis 
(ĉi tie mi iom mallongigas kaj redaktas, ĉar la 
celo estas montri la principojn de Sylla): 

Mi konsentas pri tio, ke en ĉiuj vortaroj por 
esperantistoj devas esti ĉiuj vortoj el la 
Fundamento kaj ĉiuj vortoj oficialigitaj de la 
Akademio. 

Mi konsentas, ke en nia lingvo de ĉiam estis 
plurformaj vortoj (sinonimoj) kaj plursignifaj 
vortoj (homonimoj). Tiucele rigardu tion, kion 
Sylla faris en sia vortaro pri la vorto 
Atlaso/atlaso. Vi trovos: atlaso 1. ( = karto, 
landkartaro); atlaso 2. ( = sateno), Atlaso 3. 
(= Atlanto). 

Mi konsentas pri tio, ke eĉ inter la 
oficialigitaj vortoj troviĝas tiuj, kiuj bezonas pli 
simplan esprimadon. Vidu ĉe rimorso, kie vi 
trovos la proponatan pent-sufero. 

Sylla estas unu el la malmultaj 
esperantistoj, kiuj legis ankaŭ la duan parton 
de la regulo 15-a, kiu diras, ke oni prenu nur 
unu radikon kaj poste traktu ĝin laŭ la reguloj 
de Esperanto. Sylla tute kohere proponas: 
redaktoro (= redaktisto) kaj korektas la faron 
de la Akademio, kiu oficialigis en momento de 
ebrio la vorton tragika (= tragedia). 

Mi konsentas, ke Esperanto estas kunmeta 
lingvo. Tio estas ĝia forto. Pri tio Sylla diras, 
ke prefere al hipodromo oni diru ĉevalkurejo. 

Mi konsentas, ke por normala parolanto la 
subtilaj distingoj de botanikistoj kaj ĥemiistoj 
estas tute neinteresaj. Mi volas manĝi pomojn 
kaj ne volas scii pri la malsamecoj inter la 
ruĝaj pomoj kaj la blankaj pomoj, kiuj havas 
aliajn nomojn por la botanikisto. 

Sed preter la unuopaj punktoj, mi 
konsentas ĝenerale pri la strebo de Sylla teni 
Esperanton simpla kaj por normalaj homoj. 

Tia vortaristo kaj homo estis Sylla, pro kio 
lia forpaso plenigis ne nur min je bedaŭro. Mia 
dua instruisto post Claude Piron lasis nin. Liaj 
verkoj kaj lia viv-ekzemplo tamen restas. n 


Interkrucaj vojoj 


Joao Jose Santos 

Antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj, mi instruis 
esperanton en Portugala Esperanto-Asocio 
(PEA) ĉiusabate posttagmeze dum pluraj horoj. 
La libro elektita de mi, inter diversaj eblecoj, 
estis Nova amiko inter ni, kaj ĝia aŭtoro estis 
Sylla Chaves. 

Ne la unuan fojon mi ion legis de tiu aŭtoro. 
Malmultajn jarojn antaŭe, la tiama prezidantino 
de Portugala Spiritisma Federacio (PSF), Maria 
Raquel Duarte Santos, komprenante mian 
entuziasmon por esperanto (tiam mi estis 
estrarano de PSF), donacis al mi libron 
nomiĝantan Por pli bona mondo. Ĝia aŭtoro 
estis iu Sylla Chaves, pri kiu mi neniam antaŭe 
aŭdis. Raquel diris al mi, ke la patrino de Sylla, 
ankaŭ ŝi spiritisto, donacis al ŝi tiun libron, kaj 
ke, laŭ Raquel, tiu libro estus en pli bonaj 
manoj, se ĝi kuŝus en miaj manoj, laŭ la 
entuziasmo, kiun mi tiam montris por 
esperanto. Raquel estis tiam ne plu juna 
sinjorino, kaj mi estis eble 26-jaraĝa. 

Ne multajn jarojn poste, Sylla Chaves vizitis 
la sidejon de PEA, en Lisbono, kaj mi 
kunmanĝis kun li kaj kun kelkaj portugalaj 
esperantistoj. Mi memoras, kiom respekto- 
plene mi atente aŭskultis lian vervon, sentante 
tian energian personecon. 

Pasis multaj jaroj, en kiuj Sylla kaj mi ne 
vojkruciĝis. Antaŭ unu jaro kaj duono, mi 
invitis lin kunlabori en La Karavelo. Li dankis 
min, gratulis min, sed rifuzis mian proponon, 
asertante, ke lia tuta restanta vivotempo estos 
dediĉita al la vortaro kiun li prilaboris. Malgraŭ 
tio, mi kaj li ankoraŭ interŝanĝis pasiajn 
mesaĝojn, en kiuj, ambaŭ ni impete, energie 
sed ĉiam respektoplene starigis niajn 
vidpunktojn pri esperanta lingviko. Post unu 
jaro aperis la Oportuna Poŝvortaro. Post ĉirkaŭ 
alia jaro, Sylla finis ĉi tiun sian surteran vivon. 
Intertempe, antaŭ kelkaj monatoj, li publikigis 
la poezian antologion Brazila Esperanto- 
Parnaso, kies recenzo aperis en La Karavelo n- 
ro 9, paĝoj 16-17. 

Jen kelkaj vortoj pri iom tikla afero. Sylla ne 
estis spiritisto, kvankam ŝia patrino estis 
spiritisto. Tamen, tio ne signifas, ke li ne kredis 
pri Dio kaj pri reenkarniĝo. Mi jam trovis en 
kelkaj brazilanoj realan spiritisman pens- 
manieron, kvankam ili mem ne konsideras, ke 
ili estas spiritistoj. 

Iel ajn, kara Sylla, la vero sendependas de 
niaj kredoj. Ĝis iam, sed certe ĝis tiam. ft 


junio 2009 


La Karavelo n-ro 016 


17 



Francisco Stefano 
VVechsler 

tradukis el la portugala 
verkis la enkondukon 


m 


$ 



'&}r/w // Cs/kdr/KrAr At//ir/i tkkĴrn /li/a/e.t/a ^ff/^r MTnrtila? tw- fi/t/. Y< . 
<v J/y>auftKnv//<nr//}n/rŝ; 

ffMitmhytrfa/t//7/i /*h.nii i///A7r/h/lrj/ry/u/» </mtJ/N///s/t/ i /\f *t/n/jaŝJa: t/j/eaJa/ft 

(foy>er/iYHzr.yr/fi/ir///yru/m e^jptm a//yvT/-e^rta/r}rr/tr?rrt//»ram//t/r(i>ms ttW/aar/m/r/tt 
<$J/m/a/u’/k Jj///htk>Jftytrrtu<//?y/T(//J?//tt. fit//t/>imrs/ĉ%a.iJ&JJtnJ/. Z///rmtu 
3ftyato(j//njy/r/w$ieAvr/. '4.tki/t' < ✓/£•»* V. UL\ \'>'J.def&ud(at/lf- ■ 

Viu .! sr (rjhpt t'//yr//>rŭ.y>a/!J/itse/rmr. 

(2lal>//aJ^k//sk^/tlyJt//urs/'./■ar/SjeJffla/tr/k 





(JtsAi tlr*/tt,/M/tytiti/ ftUltt $/ff.}/f .ĥyjtWtr/JffimMt tunv//rii/Qrrrr/t>th 

IZ*™ ■* 

tmttt tt ’t//tt .V tit/un . 


i (wi fluut ti/A‘j.1.(////'. rrd/ ryy. 


S/ J- +/■ — S t/ss 


ENKONDUKO 

La sekva kroniko publikiĝis la 26-an de junio 1888, 
en la ĵurnalo A Gazeta de Noticias, kaj ĝi apartenas al la 
serio ordinare nomata Bonan tagon !, pro la komencaj du 
vortoj. Machado de Assis verkis la kronikojn de 1888 ĝis 
1889, dum la lasta jaro kaj duono de la imperia reĝimo. 
Kontraŭ sia kutimo, li verkis nek propranome nek 
kaŝnome, sed sennome. Fakte la ĝenerala publiko 
ekkonis la veran aŭtoron nur en 1955. Ĉi-rimede li akiris 
pli da libero por pli akre kritiki la politikan situacion. 

Pro premo de la angla registaro, brazila leĝo 
malpermesis enportadon de sklavoj ekde 1831, tamen 
sklavtrafikistoj ĝin ignoris. La angla premado plu daŭris 
kaj, de 1849 ĝis 1851, anglaj militŝipoj arestis 
proksimume 90 sklavoŝipojn vojaĝantajn al Brazilo. En 
1850, la Brazila Parlamento aprobis alian leĝon pli 
severan, kaj fine ĉesis la enportado. Publikaj 
sklavaŭkcioj estis malpermesitaj en 1868, kaj ankaŭ 
vendapartigo de patrinoj disde iliaj gefiloj. Ekde 1871, la 
gefiloj de sklavinoj naskiĝis liberaj, kvankam ili devis 
servi siajn sinjorojn ĝis ili fariĝos dudek-unu-jaraj. Ekde 
1885, gesklavoj atingintaj sian sesdek-kvinan jaron 
aŭtomate liberiĝis. Dum 1887 kaj en la komenco de 
1888, amasfuĝoj de sklavoj akute plioftiĝis. Sklaveco 
estis fine estingita la 13-an de majo 1888. 

La teksto de la leĝo de 1888 estas tre konciza kaj 
tute ne mencias kompenspagon por sklavposedintoj. 
Sed dek unu tagojn post ĝia sankcio, oni prezentis ĉe la 
Ĉambro de Deputitoj leĝprojekton pri kompenspago. 
Inter julio kaj decembro 1888, sepdek naŭ tiajn 
projektojn oni sensukcese prezentis ĉe la Parlamento. 

Dum la Provizora Respublika Regado (1889-1891), 
oni fondis bankon sole nur por ricevi kompenspagojn. 
ĉiaj posedantoj pledis rekte al Rui Barbosa, la tiama 
financministro, kiu respondis skribe: "Pli juste estus, kaj 
pli konforme al la tutnacia sento, se oni povus elpensi 
manieron kompenspagi al la antaŭaj sklavoj, ne 
ŝarĝante la Ŝtatan Trezorejon. Rifuzite. La 11-an de 
novembro 1890". La premado tamen daŭris, kaj Rui 
Barbosa serĉis alian solvon. Pretekstante la neceson 
forviŝi nigran makulon de la brazila historio, li ordonis, je 
la 14-a de decembro 1890, la bruligon de ĉiuj oficialaj 
libroj kaj dokumentoj pri sklaveco troveblaj ĉe la 
financministrejo. Tiun ĉi decidon oni komencis plenumi 
nur je la 13-a de majo 1891, sub la administrado de 
Tristao Alencar Araripe, la sekva financministro. La ago, 
kvankam politike pravigebla manovro, senigis Brazilon je 
valoregaj dokumentoj pri ĝia pasinteco. 

Finrezulte, kompenspagon ricevis nek posedintoj nek 
liberigitoj. Post la estingo de sklaveco, multaj senlaboraj 
liberigitoj forlasis bienojn kaj migris al urboj, ŝveligante 
domaĉarojn. ft 


Bonan tagon! 

(kroniko) 


Machado de Assis 

(1839-1908) 

Se mi havus krediton en la merkato, mi 
pruntus de negockunulo kelkdudek milionojn da 
rejsoj, kaj aĉetus liberigitojn. Aĉeti liberigitojn ne 
estas klara esprimo, tial mi daŭrigas. 

Ĉu vi leganto konas libron verkitan de la 
fama Gogol, rusa romanisto, titolitan Malvivaj 
Animoj ? Ni supozu, ke vi ne konas, por ke mi 
povu pritrakti la ĝermon de mia ideo. Jen ĝi en 
malmultaj vortoj. 

Oni nomas animoj la kamparanojn, kiuj 
kulturas la terojn de servutulposedanto, kaj 
laŭ kies nombro li pagas imposton al la ŝtato. 
Ĝis la imposto registriĝos, mortos kelkaj 
kamparanoj kaj naskiĝos aliaj. Kiam okazas 
deficito, kiun kaŭzis la devo de la posedanto 
pagi laŭ la kvanto registrita antaŭ la proksima 
homnombrado, tiam oni nomas malvivaj 
animoj la mankantajn kamparanojn. 

Ĉiĉikov, ruzegulo je mia nivelo, aŭ eĉ 
supera, elpensis aĉeti la malvivajn animojn de 
pluraj posedantoj. Bona negoco por la 
posedantoj, kiuj vendadis mortintojn aŭ 
simplajn nomojn por kelkaj groŝaĉoj. Ciĉikov, 
akirinte kelkmil malvivajn animojn, tuj prenis 


junio 2009 














La Karavelo n-ro 016 


18 


la posedatestojn kaj iris al ia ŝtata lombardejo 
kiu, je la elmontro de la leĝaj dokumentoj, 
antaŭpagis al la supozata posedanto ĉirkaŭ 
200.000 rublojn; Ĉiĉikov envalizigis ilin kaj 
fuĝis al loko, kie la rusa polico ne povos lin 
trafi. 

Mi pensas, ke vi ĉiuj ekkomprenis; vidu nun 
mian planon, tiel rafinitan kiel tiu kaj multe pli 
honestan. Vi scias, ke honesto similas 
indienon; ekzistas ĉiapreza, ekde groŝoduono. 

Supozu, leganto, ke vi posedis ducent 
sklavojn je la 12-a de majo kaj vi perdis ilin 
pro la leĝo de la 13-a. Mi venus al via 
komercejo kaj demandus: 

— Ĉu viaj liberigitoj ĉiuj restis? 

— Nur duono, restis cent. La aliaj cent 
disiris; laŭdire ili vagas en Santo Antonio de 
Padua 1 . 

— Ĉu vi volas ilin vendi al mi? 

Surpriziĝo via, leganto; kaj mi klarigas: 

— Vendi ĉiujn al mi, kaj la restantojn kaj la 
fuĝintojn. 

Miregas vi, leganto: 

— Sed, sinjoro, kian intereson povus vi 
havi... 

— Ne zorgu pri tio. Ĉu vi vendos? 

— Liberigitojn oni ne vendas. 

— Prave, sed la vendatesto montros la daton 
de la 29-a de aprilo; tial ne vi perdis la sklavojn, 
sed mi. La prezoj listitaj en la dokumento laŭos la 
tabelon de la leĝo de 1885 2 ; sed mi vere ne pagos 
pli ol po dek mil rejsoj. 

Vi leganto kalkulas: 

— Ducent kapoj je po dek mil rejsoj sumas 
du milionojn. Du milionoj por uloj, kiuj neniom 
valoras, ĉar jam liberaj, estas bona negoco. 

Poste, pensinte: 

— Sed, pardonon, ĉu vi kunprenos ilin? 

— Ne, sinjoro: ili plu laboros por vi; mi 
kunprenos nur la vendateston. 

— Kian salajron vi petas por ili? 

— Nenian, ĉar miaflanke ili laboros 


1 Municipo en la norda parto de la ŝtato Rio, kie ĵus 
liberigitaj sklavoj vagadis senlabore. (FW) 

2 Sklavoj malpli ol 30 jaraĝaj: 900 mil rejsoj; inter 30 

kaj 40 jaroj: 800 mil rejsoj; inter 40 kaj 50 jaroj: 
600 mil rejsoj; inter 50 kaj 55 jaroj: 400 mil rejsoj; 
inter 55 kaj 60 jaroj: 200 mil rejsoj. (FW) 


senpage. Vi pagos al ili, kiom vi jam pagas. 

Evidente, leganto, pro via nekompreno vi 
akceptus la negocon. Mi irus al aliulo, poste al 
aliulo, poste al aliulo, ĝis mi akirus kvincent 
liberigitojn, ĉar tiom atingus la pruntitaj kvin 
milionoj; mi enhejmiĝus kaj restus atendante. 

Atendante kion? Atendante la kompens- 
pagon, diable! Kvincent liberigitoj je po tricent 
mil rejsoj, meznombre, sumus cent kvindek 
milionojn; garantiita profito: cent kvardek 
kvin. 

Pri tiu ĉi afero de kompenspago, kelkaj diras, 
ke ĝi eble funkcius, aliaj, ke eble ne: jen kial mi 
pruntus de negockunulo. Se ĝi funkcius, mi 
pagus kaj edze kuniĝus (al vi legantino, 
ekzemple); se ne, mi restus fraŭlo kaj perdus 
nenion, ĉar la mono apartenus al aliulo. Agnosku 
vi ĉiuj, ke ĝi estus bona negoco. 

Mi eĉ suspektas, ke jam iuj faras ĝuste tion, 
escepte ke ili kunprenas la liberigitojn. Vi ĉiuj 
scias, ke, dum la tempo de sklaveco, sklavoj 
estis reklamataj per multaj honoraj kvalifikoj: 
perfektaj kuiristoj, bonegaj kelneroj ktp; ĉe 
alia bieno, okazis la samo, kion ordinare faras 
vendistoj: superaj kalikotoj, belegaj indienoj, 
ravaj kretonoj. Se kretonoj, indienoj kaj 
sklavoj sin reklamus, ili ne kapablus malkaŝi 
siajn meritojn. 

Nu, hieraŭ mi legis anoncon, per kiu oni 
luofertas sur strato, kies nomon mi ne memoras, 
— mi pensas, ke sur la strato Senhor dos 
Passos 3 , — unu eminentan amelistinon. Se 
temas pri manko de modesto, jen unu el la 
bedaŭrindaj fruktoj de libero; sed se temas pri 
ulo, kiu jam anticipis min... 

Lasu min, fia Ĉiĉikov! Aŭ male ni negocu 
egalparte. Q 

Bonan nokton. 

ASSIS, Machado de, "Bons Dias!", 

Campinas SP, Editora da UNICAMP, 2008. 

Introdugao e notas: John Gledson. 3a. ed. 


Rakontoj por ĉiuj aĝoj 

Luiza Carol 

A5 - 167 paĝoj - 26 bildoj 
16 eŭroj plus sendokostoj 
mendu al: lakaravelo@gmail.com 


3 Strato en la centro de Rio. (FW) 



junio 2009 





La Karavelo n-ro 016 


19 


La Maizbulkoj 

Alfredo de Mesquita 

(1871-1931) 

Eduardo Novembro 

tradukis el la portugala 


Estis eble pli-malpli la dek-unua kaj duono 
vespere, kiam Alkantaro rehejmiĝis tute 
malsekigita, ambaŭmane alĝustigante al la 
kolo la surtutan kolumon. De la bulĉapela 
randeto forfluis akvo kiel el pluvdefluilo, 
gutante poste sur la nazpinton, kaj de tie ĝi 
disiĝis en sinua kaskado tra la lipharoj. 
Preterpasante la Placon Anunciadon — kie 
laboroj embarasis trairadon — por devojiĝi 
de veturilo li preskaŭ ĝisgenue enŝoviĝis en 
kaveton. Suprenirinte la doman ŝtuparon kaj 
alveninte al sia etaĝo, nur kiam li enmetis la 
ŝlosilon en la seruron li ekmemoris la 
maizbulkojn, kiujn lia edzino tiom insiste 
estis komisiinta al li. 

— Ha! La maizbulkoj! 

Reenpoŝigante la ŝlosilon, li piedpinte 
repaŝis la ŝtuparon, ĉi-foje malsupren. Tiu 
estis la unua Kristnaska Vespero, kiun ili estis 
travivantaj kune post sia geedziĝo okazinta 
naŭ monatojn pli frue. Antaŭ ol eliri al 
kromlaboro, kiel kutime, li demandis ŝin: 

— Manjo, kion vi volas, ke mi kunportu 
hodiaŭ? 

— Ho, alportu maizbulkojn... 

— Ĉu el la flavetaj? 

— Jes, el la flavetaj! Sed multajn, ĉu vi 
aŭdas? Alportu multajn! 

— Ĉu dek du? 

— Eĉ pli! Alportu dek ok... 

Bone por li, kies salajro estis ja malforta, 
la edzinaj deziroj neniel estis elspezigaj. 
Escepte de unu fojo, kiam ŝi petis 
asparagojn, kaj tiaokaze en Lisbono unu sola 
lado estis trovebla ĉe ununura vendejo, kie 
oni postulis de li dek ok groŝojn — la ceteraj 
petoj estis simplaĵoj facile haveblaj kaj 
malmulte kostaj. Iel ajn li ne hezitus eĉ 
ŝuldiĝi ĝisorele aŭ ĝisokule por alporti ion ajn 
deziratan de ŝi. 

— Ha, la maizbulkoj! 


Li retroiris sen malagrablo. La konfitejo ĉe 
Strato de Nigrulinoj certe estis ankoraŭ 
malfermita, kaj tute proksima. Tamen, kiam 
tuj atingonte la lokon, li aŭdis la feran 
ondoforman pordon malvolviĝi kaj frape 
fermiĝi surgrunden. Du komizoj de la tiea 
sukeraĵejo estis ĵus foririntaj, ĉiu siaflanken. 

Sian paŝadon li akcelis laŭlonge de la 
Avenuo, nun esperante atingi la vendejon de 
Strato de Princo; bedaŭrinde ankaŭ tiu jam 
ne estis malfermata. Tiam, ekafliktiĝante kaj 
konsterniĝante, li preterpasis la teatron Don 
Mario, trairis Rosion — ne rememorante pri la 
konfitejo najbare de Apoteko Azevedo —, kaj 
sin ĵetis en Straton Bestegon. 

Danke al Dio! Tiu estis ankoraŭ malfermita 
kaj plenplena de maizbulkoj, flavetaj kaj 
aliaj. ĉojege, anstataŭ dek ok, li aĉetis 
dudek du, kaj tuj rehejmiĝis jam ne 
atentante pri la pluvo. Kioman pluvon Dio 
donadis! 

Oni povus eĉ diri, ke ju pli li sentis la 
malsekigitan veston algluiĝi al la korpo, la 
akvon forfluantan de la bulĉapela randeto 
sur la nazon, kaj la piedojn enmarĉigitajn 
ene de la botoj, despli li antaŭĝuis la 
plezuron alveni hejmen, sin bone sekigi, 
ŝanĝi vestaĵojn, surmeti la pantoflojn kaj 
sidiĝi ĉe la tablo kune kun sia tre kara Manjo 
vidalvide, kaj kun la tradicia telerplenego da 
moruo fumiĝanta inter terpomoj, laŭmode de 
Alenteĝo, en tiu festa nokto. 

Pli rapide ol la diablo frotas okulon daŭris 
la reiro de Alkantaro al sia domo ĉe la supro 
de Strato de Fido. Pro la hasto, ŝajnis ke lin 
pelis raketo. 

Denove li enmetis la ŝlosilon en la 
seruron, denove li turnis ĝin, kaj ĉifoje 
enpaŝis. Apenaŭ enirinte, surprizita de la 



junio 2009 


La Karavelo n-ro 016 


20 


reganta malhelo, li aŭdis Manjon forte 
ĝemanta. Eĉ tra la senlumo, tre afliktite li 
alkuris al la dormoĉambro de kie la ĝemadoj 
elaŭdiĝis. 

— Manjo! Manjol... 

Sed Manjo ne respondis, nur ĝemis, 
ĝemadis... Korŝokon li sentis. 

Manjo ĝemis senĉese, ĝemadis pli kaj pli 
forte; tiom forte, ke la ĝemoj jam iĝis krioj. 
Kaj laste ŝi tiom kriis, ke la kompatinda edzo, 
trafita de surprizo inter la neesprimebla 
patreca ĝojsento neniam antaŭe spertita, kaj 
la timo sin trovi tute sola ĉe la antaŭa 
elprovo, ne plu sciis, kion fari, kaj ankaŭ li 
same ĝemis, preskaŭ same kriis. 

Pro la krioj alkuris la apuda najbarino, 
sinjorino Inacio, ĉar ankaŭ ŝi restis tutsola ĉe 
si. Ŝia edzo, dungita kiel reĝisoro en la teatro 
de Strato de Grafoj, rehejmiĝus nur post 
noktomezo; tamen, ŝi pretigis sin resti kune 
kun Manjo dum sinjoro Alkantaro forirus por 
alvoki akuŝistinon — ĉar tuj alvenonta jen la 
grava horo. 

Sinjorino Inacio iĝis providenca! Kaj 
Alkantaro, ne ŝanĝinte la vestaĵon, eĉ ne la 
botojn, forkuris laŭlonge de la ŝtuparo 
malsupren. 

Apud la Hospitalo Sankta Marto loĝis du 
akuŝistinoj, unu ĉi-malsupre, la alia tie pli 
supre. Sed Manjo insiste diradis, ke ŝi volus 
esti flegata de iu fama Ermelindo Ŝalupo 
loĝanta proksime al Placo de Figarbo, ĉar oni 
opiniis ke ŝi estis ege kompetenta pri la 
metio akuŝi. 

Proksimume al Placo de Figarbo, jes ja, 
tute bone, sed ekzakte kie? Ĉirkaŭ tiu placo, 
ĉirkaŭe, estis ankoraŭ ne malpli ol kvar 
longaj stratoj, malantaŭ kiuj nenombreblaj 
pliaj! En kiu el ili estus la domo de la lerta 
sinjorino Ermelindo Ŝalupo? 

Je tia horo, en nokto de familiaj festoj, 
pro kio ĉiuj klopodis rehejmiĝi kiel eble plej 
frue, kaj super ĉio kaŭze de la furioziĝinta 
tempesto, eĉ ne unu persono estis trovebla 
surstrate. Nun eĉ ne estis espero trafi 
malfermitan vendejon. 

La sola savrimedo, nur la nokta gardisto. 

Streĉante la pluvombrelon subbrake, li 
ĉirkaŭiris tiun placon manfrapante tiel forte, 
kvazaŭ oni estus invitinta lin por aplaŭdi 
teatraĵon antaŭe suferinta piedfrapadon. 


Tamen, noktogardisto estas homo kiu, 
kiom ajn oni alvoku lin, kutime li aperas nur 
je monatfino kun kvitanco ĉemane! La 
horloĝo de Karmo ĵus sonigis la unuan horon, 
do la tago jam estis la dudek-kvina, kaj nek 
Alkantaro, nek Manjo, ĉefe ŝi mem, povis 
atendi ĝis la fino de la monato... 

Nu, ĉi tiu mondo plenplenas de okazaĵoj 
komprenigeblaj nur per miraklo de sanktulo 
aŭ artifikoj de I' diablo. Ĵus sin turninte ĉe 
stratangulo rekte al Placo Poso Boratemo, 
levante la okulojn ĉielen serĉe de savrimedo, 
ĝuste fronte al lia vizaĝo jen anonctabulo: 

ERMELINDO ŜALUPO - Akuŝistino 

Nur tiam, tiel trovinte subite tion, kion li 
pene serĉadis, kaj nur kiam li ne plu bezonis 
iun ajn por demandi pri la bezonata informo, 
li ekvidis du nigrajn figurojn starantajn apud 
stratlampo je distanco ne malproksima, kaj 
ankoraŭ du pliajn ie pli fore, duonkaŝe 
glisantajn laŭlonge de muro direkte al la 
kvartalo Magdaleno. 

La anonctabulo sidis sub fenestrobreto ĉe 
la dua etaĝo de malnova domo, kies pordo — 
tion li malkovris tuj — estis apenaŭ 
malfermita. Li puŝis ĝin, eniris kaj volis 
ekflamigi alumeton; tamen liaj alumetoj ne 
ekbruliĝis, kiom ajn li strekus ilin sur la 
skatolo, ĉar ili estis humidigitaj de la 
pluvakvo trapenetrinta ĝis liajn poŝojn. 

Singardema, tuŝesplorante la murojn kaj 
ŝtuparon, li supreniradis la unuan deklivon, 
kun la mano etendita blindpalpe, kiu, nenion 
trovinte, restis fingrumanta en la vakuo. Du 
paŝojn li antaŭeniris, ankoraŭ du pliajn, sed 
muron li trafis. Li sin trovis en koridoro, kaj 
daŭrigis. Supozante, ke li devus pluen marŝi 
tute rekten, li puŝiĝis kontraŭ ŝtupo. Certe 
alia deklivo, kiun li supreniris fidema. Je la 
tria ŝtupo, tamen, lia kruro jam firme 
leviĝante alten, ne povis apogi sin tiel tuje 
kiel antaŭkalkulite, kaj surplanken li 
piedfrapegis. 

— Malbenita ŝtuparo! — li sakris. 

Ne plu sciante kien sin direkti, li iris 
maldekstren... 

— Diable! Alia koridoro... 

Sed subite, bum! Jen ekfrapiĝo kontraŭ 
trabaron, kvazaŭ fritonta ovo sur 
padofundon. 

— Hu! Tio troegis... 


junio 2009 


La Karavelo n-ro 016 


21 


Tiam, jam perdinte la nocion pri la 
supreniritaj ŝtupardeklivoj, la trairitaj 
koridoroj, la muroj pripalpitaj, inter afliktiĝoj 
kaj stumbladoj, kolereta kaj konfuza, amiko 
Alkantaro pugnobatis la obstaklon, jen kiel 
repago, jen ĉar ŝajnis al li, ke tiu estus ja la 
pordo de sinjorino Ermelindo Ŝalupo. 

Klinko glitas, la pordo apenaŭ malfermiĝas, 
el interne videblas lumo kaj malantaŭ la 
bartrabo, kiel timigonta besto, enkaĝigita, 
vasta korpo kun malbriligitaj okulvitroj, plus 
ĝisokula barbo, demandas bleke: 

— Kiu frapas? 

— Ĉu vi bonvolus... — Alkantaro beis 
samtone, kiel respondis la ŝafido al la lupo en 
la fablo kie ambaŭ kune trinkadis el la sama 
purakva rojo. 

Tiam la vastkorpulo — kun malbriligitaj 
okulvitroj plus ĝisokula barbo — malfermis la 
trabaron kaj iom retropaŝis, ŝajne 
permesonte, sen pliaj demandoj, la eniron de 
la hezitema alveninto. Tiu ĉi, fingropinte tuŝis 
la ĉapelan randeton ekenironte, sed 
neatendite du tranĉe penetrantaj krifoj eniĝis 
en liajn nudkarnajn ŝultrojn, kaj iu senforma, 
bestaĉa, apokalipse peza kaj fortega bloko 
impetis renversante lin surplanken, kun la 
ventro malsupre, tiel barante la enirejon; 
sekvis senorda surtretado sur lin per 
teruregaj naĝilhirtaj monstroj traokule 
ĵetantaj furiozon, kun hufobatoj, ululantaj 
raŭksonoj, ruliĝadoj kaj saltoj, kune kun 
aerturniĝado de nodlhavaj retorditaj 
bastonegoj, kvazaŭ kolosaj tentakloj, serĉe 
de homripoj... 

De ĉe la fundo de la koridoro, renkonte al 
la alsaltantaro, ekatakis senbride grupo de 
individuoj, kelkaj en ĉemizmanikoj, aliaj 
nudkapaj, la ceteraj kun mentonbarbo kaj 
lip- aŭ vangharoj; pliaj, jen dandaj, jen 
ĉifon-vestitaj; ankoraŭ aliaj disĵetis 
seĝodetruojn, tablajn fragmentojn, rubo- 
ŝovelilojn kaj balailojn. Iuj, ne sukcesinte 
forsaviĝi tra la kaŝanguloj, nek tra la 
fenestroj, iĝis kaptitaj de la monstroj — kiuj 
ilin ĉasadis — kaj kurbaraktis kvazaŭ katoj 
gluteje stringitaj ĉe ties manoj. Subtablajn 
fuĝintojn oni prenis per la pantalon-postaĵoj, 
kaj forĵetis surstraten. Rezistantojn oni ĉifis 
kiel malnovajn kapvestojn. Subite la tuta 
misordo enfalis en mallumon; iu ulo estis 
turninta la kranon de la gasa kalkulmetro; 
nur tiam aŭdiĝis multaj fajfglobetoj kaj 
moneretoj ruliĝantaj en la tenebro. 


* * * 

Kiam Alkantaro elsveniĝis, kun la 

kraniohaŭto ŝirita per breĉo, jam la suno alte 
briladis super la tero — belega decembra 

suno, kiu haste lekis la stratŝtonojn kaj 
tegmento-randojn. Oni estis kunportinta lin 
subbrake al la policejo, kaj tie ĵetita sur 
matracon ĉe karcera angulo. 

Kio estis okazinta? El kia afliktiga 

premsonĝo li vekiĝis kaj iĝis liberigita? Ĉu ja 
li mem, Alkantaro, estis envolviĝinta en tiu 
malkvieta kaj komplika sonĝo? Ĉu fakte estis 
li, kiu havis la kapon fenditan kaj ankoraŭ 
gutigantan lian amatan sangon? Ĉu tiu kapo 
estis nekontesteble la lia? 

Kio estis okazinta? Kiel tio okazis? 

Kiom ajn protestante kaj asertante, ke li 
neniam estis enirinta en trompludan domon, 
kaj ke dum sia tuta vivo li eĉ ne unu fojon 
vetintis, klarigante, ke la tre kompromita 
cirkonstanco esti trafita ĉe I' freŝa faro (kiel 
oni estis ŝarĝinta lin en la polica raporto), per 
la simpla beligita priskribo de la vero — nek 
en la policejo aŭ en la tribunalo, nek en sia 
oficejo, kie la kolegoj pretigis admiregan 
bonvenon, neniu, absolute neniu, volis kredi 
je la historio, kiun la povra Alkantaro 
rakontadis kaj pri kiu li senkulpigis sin. 

— Kiel amuza tio estas! 

— Granda ŝercemulo! 

— Kia spritulo vi fariĝis!... 

Pro sia dutaga forestado for de la oficejo 
tuj post Kristnasko, li petis de sia estro 
senkulpigon, ĉar la edzino estis tiam 
akuŝinta, kaj kun servilema rideto de patra 
kontenteco, aldonis ke "Via Ekscelenco" de 
nun disponos pri unu plia servanteto je 
ordono lia. Sed la estro, ankaŭ la estro, ne 
sen ia tono de bonkoreco, kaj nur por ke 
Alkantaro lin treege danku, opiniis: 

— Nun, jam havanta idon, klopodu korekti 
vian konduton! Atentu, ke nenio pli malbona 
ekzistas ol tia manio al hazardludado! n 


Rakontoj por ĉiuj aĝoj 

Luiza Carol 

A5 - 167 paĝoj - 26 bildoj 
16 eŭroj plus sendokostoj 
mendu al: lakaravelo@gmail.com 



junio 2009 



La Karavelo n-ro 016 


22 



UNIVERSALAJ KONGRESOJ DE ESPERANTO 

1909 

5-a Universala Kongreso de Esperanto 



Kongreso de Esperanto. La fama 
kataluna esperantisto Frederic Pujula i 
Valles estis la prezidanto de la 
kongreso. Rimarkinde, Reĝo Alfonso 
XIII de Hispanio ĉeestis kaj montris 
sian subtenon al la lingvo. Tie la reĝo renkontis D-ron Zamenhof-n kaj donis al li la titolon de 
"Komandanto de la Ordeno de Izabel La Katolika" kaj post tio la registaro oficiale 
permesis, ke oni instruu Esperanton en la oficialaj lernejoj, unue en Universitato de Madrido. 


Loko: Barcelono, Hispanio 
Dato: 6-a ĝis 11-a de Septembro 

Aliĝintoj: 1500 

La 5-a Universala kongreso de Esperanto 
okazis sub la nomo 5-a Tutmonda 





Frederic Pujula i Valles Emblemo de Ordeno de Izabel 


Reĝo Alfonso XIII 


junio 2009 
















La Karavelo n-ro 016 


23 


La 5-a kongreso ankaŭ havis iom da politika sento, ĉar partoprenis pluraj anarkistaj (ekzemple 
Ferrer i Guardia), komunistaj kaj respublikaj esperantistoj. Nelonge antaŭe, lokaj 
maldekstristaj esperantistoj inkluziviĝis en 'La Tragika Semajno', sanga ribelo en Barcelono 
sufokita de la armeo, kun pli ol cent mortintoj, dekoj da bruligitaj preĝejoj kaj miloj da 
arestitoj. 

Ankaŭ dum tiu kongreso aperis la ideo pri IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista). En 
Barcelono la katolikoj okazigis diversajn kunvenojn, kaj tie oni decidis okazigi la unuan 
Kongreson de Katolikaj Esperantistoj en Parizo, en 1910, kiam IKUE estis fondita. 


LA EKZAMENOJ DE 1909 

Dum la 5-a UK de 1909, Internacia Instituto de Esperanto, ĵus kreita en 1908, por 
internacia servado de instruado kaj oraanizo de normalaj lerneioi kaj diplomoj, aranĝis la 
jenajn ekzamenojn: 

► pri Gramatiko, sub kontrolo de Cart, Corret kaj Marie Hankel; 

► pri Literaturo, sub kontrolo de Ostrovski , S. Meyer , Kŭhnl ; 

► pri Historio kaj Organizo, sub kontrolo de Hodler kaj Rosseau; 

► pri Instruaj Metodoj, sub kontrolo de Mann, Blaise kaj Privat. 


LA FLORAJ LUDOJ 

En 1909, dum la 5a Barcelona UK, la kataluna esperantistaro internaciigis la tradiciajn "Floraj 
Ludoj", la literaturaj konkursoj de tiu epoko. La internaciaj "Floraj Ludoj" fontas el mezepoka 
okcitana tradicio. Jam en 1393, tiu beletra festo estis enportita en Katalunion kaj dum la 19-a 
jarcento ĝin oni reprenis kiel simbolon de retroviĝo kun la klasikeco de la kataluna lingvo. En la 
5-a UK, Marie Hankel gajnis la unuan premion pro sia poemo "La Simbolo de I' Amo" 



Marie Hankel 


LA SIMBOLO DE L' AMO 

Marie Hankel 

Rozujo sovaĝa, simbolo de I' amo, 

En vintro vi staras sen ia ornamo! 

En kampo vi nuda ĉagrenas dezerte, 

Rozujo, malvarmo mortigos vin certe. 

Mallaŭte tre dolĉa voĉeto elsonas: 

"Silentu, silentu, mi dormon bezonas, 

Min nutras denove patrino la tero. 

Trankvile atendas mi ĝis la somero." 

Dormantan rozujon printempo vekigis, 
Somero ĝin riĉe kaj bele florigis. 

Ho, donu al mi nun kroneton belfloran, 
Girlandan, balancan kaj brile koloran! 

"Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian. 

Mi pikos, mi vundos la manon, la vian, 

Pro amo mi miajn floretojn defendos, 

Pro amo mi miajn pikilojn forsendos." 

Al vento ĝi florofoliojn oferis, 

Aŭtune la fruktoj fiere aperis: 

Rozujo, simbolo de I' amo vi estas, 

Trankvila, alloga, kuraĝa vi estas. 


junio 2009 












La Karavelo n-ro 016 


24 


TEATRAĴO PREZENTITA 


Inter la teatraĵoj prezentitaj en la 5-a UK, meritas rimarkon Mistero de Doloro, de Adria 
Gual, kun profesiaj geaktoroj. Frederic Pujula i Valles, tiam direktoro de la Teatro Romea, 
tradukis kaj reĝisoris la teatraĵon. 



Solena Malfermo de la 5-a UK (1909) 



Kongresanaro en Barcelono (1909) 


ĈU VI JAM SCIIS, KE... 


► ... en la 5-a UK okazis bicikla konkuro kaj D-ro 
Zamenhof prezentis al la gajninto La Pokalon 
Esperanton? 


► ... la voĉo de la majstro Zamenhof estis 
registrata sur bendo dum la 5-a UK? 



► ... la akcepto de Barcelono kiel urbo por la UK 
en 1909 vekis grandan entuziasmon inter la 
kataluna esperantistaro? Preskaŭ 50 kursoj okazis 
en la komenco de 1909 nur en Barcelono. En la 
resto de la lando, novaj grupoj kaj novaj gazetoj (tamen kun tre efemera ekzisto) aperis en ĉiu 
loko. " Kataluna Nacio ". katalunisma gazeto; " Suprenl ". ankaŭ katalunisma gazeto; " Tutmonda 
Sonorilo ". ilustrita; "Ĵen". humura; kaj diversaj grupaj bultenoj estas eldonitaj dum tiu jaro. La 
UK okazis kun granda sukceso, malgraŭ la malbona politika situacio, kiu ekregis en Barcelono 
unu monaton antaŭ la UK. (el Enciklopedio de Esperanto) Q 


Rakontoj por ĉiuj aĝoj 

Luiza Carol 

A5 - 167 paĝoj - 26 bildoj 
16 eŭroj plus sendokostoj 
mendu al: lakaravelo@gmail.com 


junio 2009